[Esperanto] Intervjuo Erçan Aybog (17-10.01)

NE ŜAJNAS AL MI, KE NUN ESTOS GRANDA MILITO EN SIRIO ”

Erçan Ayboga. Kurda aktivisto kaj verkisto.

Lastatempe, ju pli la kurdaj milicoj kaj la siria armeo forprenas teritorion de la Islama Ŝtato, des pli kreskas la streĉitecon inter ili. “La rolo de la SDF (1) estas pligraviĝanta kaj la siria registaro volis tion malhelpi”.

Erçan Ayboga (Dersimo (2) , Kurdio, 1976) estas membro de la Ekologia Movado de Mezopotamio. Li estis en Bilbo, Gastejso kaj Donostio prezentante la hispanlingvan eldonon de “Revolucio en Rojavo”, invitita de AGIR-Herri Kurduen Aldeko Ekimenak, Herri Kurduarekin Elkartasun Ekimenak, Kurdistanen Aldeko Koordinakunde Libertarioa, Ekologistak Martxan, Mugarik Gabeko Ingeniaritzak, Komite Internazionalistak kaj Askapena. Ayboga verkis la libron kune kun Michael Knapp kaj Anja Flach. Ili pristudis la aŭtonoman sistemon organizitan en la kurda regiono ene de Sirio. La kurdoj nomas tiun teritorion Roĵavo.

En kia stato troviĝas la politika procezo en Roĵavo?

La Demokrata Federacio de Norda Sirio (3) estas en procezo de alĝustigoj. Ĝi naskiĝis pasintjare kaj komence de tiu ĉi jaro akceptis Socian Pakton. Ĝi komencis disvolvi ion similan al administra strukturo – leĝofara kaj ekzekutiva institucioj -. Nun oni pli konkretige diskutas kiel ĝi devus funkcii, ĉar komence tio ne estis difinita. Multaj homoj kaj asocioj estas partoprenantaj en la debato. Oni konsideras la tri roĵavajn distriktojn kaj la ĵus liberigitajn teritoriojn, speciale tiun de Minbiĝo (4) , inter Halepo kaj Kobano. Oni inkludos ankaŭ la regionon de Rakaho (5) kaj iujn aliajn teritoriojn majoritate arabajn. Tiun ĉi teritorion oni nomas Norda Sirio, ĉar ĝi ampleksas pli grandan areon ol Roĵavo.

La aŭtonomec-projekto baziĝas sur la idearo de la demokrata konfederaciismo de Abdullah Ocalan, kaj la ideoj de Ocalan havas fortan influon de la anarĥiisma pensulo el Usono Murray Bookchin.

La koncepton pri demokrata konfederaciismo de Ocalan oni konsideras kiel bazo. Oni prenas multajn ideojn de Bookchin pri la ekologia socio, sed oni iras pli for je kelkaj punktoj. Ekzemple, oni emfazas pli la virinliberiĝo, kaj oni klopodas priskribi, kiel la socio povus organiziĝi je pli alta nivelo kaj en pli ampleksa teritorio. Boockchin ne multon skribis pri tio, li ĉefe pritraktis la municipismon. Tial, la propono de la kurdoj estas pli realigebla.

Ĉu la milita kunlaboro inter Usono kaj la SDF – la koalicio kiu kunigas la kurdajn milicojn kaj ties aliancanojn – influas sur la politika sistemo de Roĵavo?

Ĝi ne influas, kaj tio estas la plej grava punkto. La revoluciuloj de Roĵavo daŭrigis disvolvante sian modelon, kaj Usono ne estas parto en la diskutado. Kunlaborado kaj protekto ne estas la sama afero. Usono havas sian intereson kaj Kurdio havas la sian. La afero ne estas, ke la urda popolo diris “bonvolu, protektu nin”. Tio gravas. Ambaŭ flankoj volas ion de la alia partio, ne estas unuflanka hegemonio. Oni ne estas disvastiganta dependecon. Kompreneble, la protekto de Usono gravas por liberigi pli da teritorio, sed SDF kapablas sin defendi sen la protekto de Usono.

La kurdaj milicoj estas en Rakaho. Delonge ili bataladas pli kaj pli for de Roĵavo. Se la milito pli kaj pli daŭradas, ĉu endanĝerigus la stabilecon de la sistemo en Roĵavo?

Jes ja, ekzistas tiu risko. La kurdoj ne estas batalantaj solaj for de Roĵavo. Plejmulto estas araboj aŭ “indiĝenoj”, kiel ili mem diras. La PPT (6) estas pli spertaj kaj tial pli bone batalas. Ju pli da teritorion oni liberigas, des pli oni devas respondeci pri la direktado kaj administrado. Estas grandaj bezonoj, oni devas defendi pli ampleksan teritorion, kaj estas pli grandaj defioj. Oni devas rovi solvojn kaj je tio ili strebas, integrinte la lokanojn. Se la SDF liberigas iun lokon estas pro tio, ke plejmulto el la loĝantoj tion volas. Tio estas la kazo de Rakaho, tio estis la kazo de Minbiĝo, sed ne estis la kazo de Idlibo. Tie oni ne vokis la SDF-on, do ĝi ne iris. Kontraŭe ĝi estus okupacianto.

Lastatempe, ŝajnas, ke la streĉiteco inter la fortoj de la Siria Registaro kaj la SDF pligrandiĝis. Ĉu ekzistas risko je granda milito?

Al mi ne ŝajnas, ke okazos granda milito, ĉar la Islama Ŝtato ankoraŭ kontrolas vastajn teritoriojn. La rolo de la SDF estas ege pligraviĝanta, kaj la Siria Registaro volis tion obstakli. Ĝi volas testi en konkretaj lokoj – tie ĉi ĝi atakas, tie retretas… -, ĝis kie ĝi povas atingi, sed ne ŝajnas, ke ĝi komencos grandan konflikton. Post la siria ŝtato kaŝiĝas la irana ŝtato. Irano kaj Usono forte kontraŭstaras unu la alian kaj tio pleje influas sur Sirio. Rusio havas grandan influon, sed ne volas grandan konflikton kun Usono.

Sen la agnosko de la Internacia Komunumo nek de Damasko, ĉu povas daŭri la sistemo de Norda Sirio?

La intenco de la Demokrata Federacio de Norda Sirio estas devigi la Sirian Registaron ĝin agnoski. Dum la lastaj monatoj okazis intertraktadoj sed la Siria Registaro ne akceptis ĝin. Ĝi kredas, ke eblas restarigi la antaŭan reĝimon. Plej gravas ke, se la sistemo fariĝas pli forta kaj pli bona, la subteno ekstere de Norda Sirio estiĝus pli granda. En Damasko, As-suŭajdao (7), Hamo (8)… la homoj kaj organizoj povus premi la registaron, por ke tiu serĉu akordon. Gravas serĉi tiun subtenon, por daŭra limtempo.

Kaj Turkio?

Se oni ne ŝanĝas tiun reĝimon, ĝi neniam haltos.

Kiel povus influi sur Roĵavo la referendumo pri sendependeco en Suda Kurdio (9) ?

Barzani volas fari referendumon por trovi elirejon al la ekonomia kaj politika krizo. Neniu en la ĉirkaŭaĵo subtenas la referendumon: nek Turkio, nek Irano nek, kompreneble, Bagdado. Estiĝos konflikto sed povus esti, ke la klopodo de Barzani lasus plibonigon de la rilatoj inter Norda Kurdio (10) kaj Roĵavo.


Notoj (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj):

(1) Siriaj Demokrataj Fortoj (SDF)/Hêzên Sûriya Demokratîk (HSD).

(2) Dersîm.

(3) Federaliya Demokratîk a Bakûrê Sûriyê.

(4) Minbic. Manbij, en la araba.

(5) al-Raqqah, en la araba.

(6) Popolaj Protekt-Tacmentoj (Yekîneyên Parastina Gel)/Inaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Jinê).

(7) as-Suwaida’, en la araba. Provinco en la sudokcidenta parto de Sirio, plejmulte loĝata de druzoj.

(8) Ḥama, en la araba.

(9) Suda Kurdio/Bashurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la Iraka ŝtato.

(10) Norda Kurdio/Bakurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la turka ŝtato.


KLARIGOJ:

Intervjuo de Mikel Rodriguez originale aperinta en la eŭska ĵurnalo Berria la 6-an de Julio 2017-a.

Tradukis: NXC. Oktobro 2017-a.


Descarga articulo en pdf aquí

Para más articulos en Esperanto haz click aquí